Marde ĉina vicĉefministro Liu He ĉeestis jarkunvenon de Monda Ekonomia Forumo 2023 en Davoso kaj faris salutparolon.
Liu diris, ke sukcese okazis la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estis elektita nova centra gvidantaro kun Xi Jinping ĉe la kerno. La kongreso mapis grandiozan perspektivon de ĉina moderniga disvolvo en estontaj kvin jaroj eĉ pli longa periodo. Ĉijare estas granda probableco ke la landa ekonomio realigos ĝeneralan pliboniĝon kaj la kreska rapideco renormaliĝos.
Liu diris, ke la financa sistemo de Ĉinio estas ĝenerale stabila. Por trakti riskon en domkonstruado ni forte stabiligas la anticipon, provizas per racia cirkuleco, malstreĉigas kunordigajn rimedojn kaj aktive grandigas efikan bezonon. La fundamentaj ŝtataj situacioj decidas, ke Ĉinio nepre devas malfermi sin kaj senĉese altigi kvaliton kaj nivelon de ekstera malfermo. Ni oponas kontraŭ solflankismo, protektismo kaj antaŭenigas ampleksan plifortigon de internacia kunlaboro.
Antaŭ ĉeesto al la jarkunveno Liu He renkontiĝis kun svisa financa ministro, federacia komitatano Karin Keller-Sutter kaj federacia ekskomitatano kaj financa ministro Ueli Maurer.