Xi Jinping konversaciis kun popolanoj por doni festajn bondezirojn per videoligo
Mirinda Publikigita: 2023-01-18 21:36:44

Okaze de alveno de ĉina tradicia festo la Printempa Festo, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono Xi Jinping per videoligo vizitis popolanojn kaj sendis salutojn kaj bondezirojn al popolanoj de ĉiuj etnogrupoj por la festo, dezirante sanon, familian feliĉon, progreson en iliaj aferoj kaj bonfarton en la Jaro de Kuniklo! Li deziras, ke la granda lando prosperu kaj la popolo vivu en paco.  

Xi tre zorgas preventadon kaj regadon de la KOVIM-19 kaj kuracadon de rilataj malsanuloj. Li unue afable konversaciis kun kuracistoj, flegistoj kaj enhospitaligitaj malsanuloj de la Unua Filia Hospitalo sub Harbina Medicina Universitato de Heilongjiang-provinco, nordorienta Ĉinio kaj detale demandis ilin pri akcepto de malsanuloj, kuracado de severaj kazoj, distribuo de medikamentoj kaj resanigo de malsanuloj post optimumigo de la preventaj politikoj pri la epidemio.

Xi per videoligo vizitis kaj konversaciis ankaŭ kun laborantoj kaj maljunuloj en bonfarta hejmo en Fuzhou de Fujian-provinco, laborantoj de petrola kampo de Tarim, komercistoj kaj popolanoj en la pogranda bazaro Xinfadi en Pekino, kaj membroj de la vilaĝo Shiqi rekonstruita post tertremo en urbo Mianyang de Sichuan-provinco. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree