Ĉinio ankoraŭ estas plej granda rakonto de kresko en la mondo
Mirinda Publikigita: 2023-01-18 16:05:15

Marde en la gazetara konferenco la Oficejo pri Novaĵoj de Ŝtata Konsilio anoncis, ke laŭ unua kalkulo, la enlanda produkta valoro de la lando en 2022 estas 121,0207 duilionoj da juanoj, pliiĝante je 3,0% kompare kun tiu de la antaŭa jaro laŭ la fiksa prezo.

Post kiam Ĉinio rompis 100 duilionojn kaj 110 duilionojn da juanoj en enlanda produkta valoro respektive en 2020 kaj 2021, la sumo de ĉina ekonomio refoje suriris novan etaĝon kun 120 duilionoj da juanoj. Estas vere malfacile, ke ĉina ekonomio akiris novan rekordon sub premo de skuanta geopolitika situacio, grandiĝo de malleviĝa risko de monda ekonomio kaj kontinua epidemio. Laŭ prognozo de Monda Mona Fonduso, la ekonomia kresko de Usono kaj Japanio en 2022 ne superos 2% kaj Germanio publikigis sian kreskon antaŭkalkulatan, kiu estas 1,9%. 

Ĝenerale en 2022 ĉina ekonomio antaŭeniris en stabileco. Unuflanke sur racia kresko, enlaborigo kaj prezo tenis stabilecon. En 2022 en urbetoj estis enlaborigitaj 12,06 milionoj da homoj, plenumante la jaran taskon de 11 milionoj. Kiam mondaj ekonomioj okupiĝas en lukto kontraŭ inflacio, la jara civitana konsuma prezo de Ĉinio milde kreskis je 2%. El investo, investo de fiksa kapitalo stabile kreskis kaj investo en infrastrukturo kaj fabrikado kreskis je pli ol 9%. Aliflanke Ĉinio antaŭeniris kun grandaj paŝoj en altkvalita disvolvo. Sekve de profunda efektivigo de strategio akceli disvolvon per renovigo, elstaras gvida rolo de nova movforto al ĉina ekonomio.

Sekve de eniro de nova fazo de epidemia preventado, pliaj ekonomiaj vigloj estis ellasitaj. Nun enlandaj fluglinioj renormaliĝis al 80% de la nivelo de 2019. 

Nun multaj eksterlandaj entreprenoj per ago subtenis la ĉinan ekonomion. Bosh Grupo, germana industria entrepreno planas efektivigi la monde progresintan produktan teknologion en Ĉinio kaj kontinue fortigos investon en ĉina merkato. 

En la nova jaro, kvankam la internacia situacio komplike ŝanĝiĝas, tutmonda ekonomia kresko ne havas sufiĉan motoron, ne estas tre firma la bazo de landa ekonomia renormaliĝo, tamen dank’ al longtempe akumulitaj materialaj bazoj, supergrandskala merkata supereco, avantaĝoj kontinue ellasataj de profundigo de reformo kaj malfermo, riĉaj spertoj de makroskopa reguligo, Ĉinio havas fidon ĝenerale plibonigi sian ekonomion.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree