Prezidanto Xi Jinping merkrede inspektis batalpretecon de la armitaj fortoj per videoligo antaŭ la Printempa Festivalo, aŭ la ĉina novjaro.
Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, esprimis festajn salutojn al personaro de la Popola Liberiga Armeo kaj la Popola Armita Policforto en aktiva servo, civila personaro postenigita al la armeo, kaj membroj de milico kaj rezervaj fortoj.