Antonio Guterres donis salutvortojn por Ĉina Printempa Festo
Mirinda Publikigita: 2023-01-19 17:20:57

La 18an de januaro laŭ la loka tempo, ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres donis salutojn por la ĉina lunkalendara festo – la Printempa Festo. Guterres diris, ke okaze de alveno de la Jaro de Kuniklo, li ĝoje sendas la plej sincerajn salutojn. Kuniklo simbolas viglecon kaj spritecon, kiuj estas la karakteroj de la homaro por venki malfacilojn kaj defiojn.

Li dankas Ĉinion pro forta partnereco kun UN kaj dankas Ĉinion pro subteno al internacia kunlaboro. Per man-en-mana kunlaboro kiel tutmonda loĝkvartalo, oni puŝas pacon, daŭripovan disvolvon, kaj konstruas pli belan mondon por ĉiuj.

Li fine diris: “Kun espero kaj tute nova komenco, mi deziras al ĉiuj sanon kaj feliĉon en la nova jaro.”

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree