Raporto de Xi al 20a Nacia Kongreso de KPĈ kaj Statuto de KPĈ publikiĝis en fremdaj lingvoj
Yu Publikigita: 2023-01-19 18:53:33

Broŝuro de la raporto farita de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), al la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ, kaj la Statuto de la KPĈ, adoptita en la kongreso, estis publikigitaj en 10 fremdaj lingvoj.

Laŭ anonco en ĵaŭdo, la libroj, publikigitaj de la Fremdlingva Eldonejo, nun estas haveblaj en la angla, franca, rusa, araba, hispana, portugala, germana, japana, vjetnama kaj laosa lingvoj.

Ankaŭ dulingvaj versioj de la libroj, konsistantaj el ĉina kaj angla tekstoj, estis eldonitaj por la oportuno de enlandaj kaj eksterlandaj legantoj.

Xi faris la raporton la 16an de oktobro 2022. La raporto estis titolita "Alte Levu la Grandan Flagon de Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj kaj Strebu en unueco por Konstrui Modernan Socialisman Landon en Ĉiuj Aspektoj".

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree