Vilaĝo Tanyang disvolvas tean industrion por revigligi kamparon
Ĝoja Publikigita: 2023-01-19 08:08:55

Vilaĝo Tanyang situas en distrikto Fu'an de urbo Ningde de Fujian-provinco, sudorienta Ĉinio. Lokanoj sin vivtenas per produktado de teo de generacio al generacio. En 1915, bruna teo nomata "Tanyang-Gongfu" akiris oran premion de Panama Pacifika Internacia Ekspozicio kaj fariĝis unu el tiamaj furoraj trinkaĵoj en Eŭropo. En la periodo de Kontraŭjapana Rezistmilito (1931 – 1945) rompiĝis marvojo kaj komerco estis bremsita, pro tio teo "Tanyang-Gongfu" dekadencis. En 2006, akcelata de la registaro kaj te-produktantoj teo "Tanyang-Gongfu" reaperis en vidkampo de la homoj. Hodiaŭ ni vizitas la vilaĝon Tanyang.

Oni konigas spiriton de la 20-a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en kunvena koridoro de la vilaĝo Tanyang, kio multe inspiris loĝantojn.

Vilaĝano Lin Maoqing sciigis raportiston dirante: "La 20-a Nacia Kongreso de la KPĈ elmetis disvolvon de kamparaj trajtaj industrioj, kio donis pli grandan fidon al ni. Ni strebos al bona plantado de te-arboj kaj produktado de teo por ke nia teo estu populara en la mondo."

Nun estas la vintra protekta periodo kaj kadruloj de la vilaĝo reklamas novan specon de te-arbo kun pli bona kvalito kaj pli alta produkta valoro. Tamen, iuj vilaĝanoj ne volas planti la novan specon.

Vilaĝano Lai Xiuyin diris: "Estas disa nia te-ĝardeno, tial estas malfacile ŝanĝi la novan specon kontraŭ la nuna."

La kadruloj listigis ĉiujn malfacilojn de vilaĝanoj por solvi unu post unu. Ili akiris favoran prezaron de teaj arbidoj per amasa aĉeto, kunordigis kamparanojn la unuaj pruvi novan specon, kies te-ĝardenoj estas ligitaj, kaj rapide ekuzis maŝinojn por solvi mankon de homfortoj. Kun la solvoj lokanoj rapide ŝanĝis specon de te-arboj.

Shi Zhenyun estas vilaĝano de Tanyang. Li diris, "Pro la nova speco mi ĉiujare povas gajni pli ses ĝis sep mil juanojn po muo de agro krom salajro por laborantoj."

De post la 18-a Nacia Kongreso de la KPĈ en 2012, la areo de te-ĝardenoj en vilaĝo Tanyang kreskis je ĉirkaŭ 50% kaj superis 4 900 muojn, kaj produktkvanto de teo kreskis de pli ol 100 tunoj ĝis pli ol 400 tunoj. Teo estas vendata en ne nur diversaj lokoj de Ĉinio kaj ankaŭ multaj lokoj de aliaj landoj kaj regionoj.

Sub la spirito de la 20-a Nacia Kongreso de la KPĈ vilaĝanoj komune planis grandigon kaj potencigon de la tea industrio sur la nova vojaĝo.

Vilaĝano Li Yanzhong diris, "Nun estas abonitaj ducent kilogramoj da bruna teo por la Printempa Festo, mi planas pligrandigi skalon de produktado, do ĉu la vilaĝo povas liveri pli bonan ejon.?"

Raportisto rimarkis, ke ĝenerale estas familiaj produktejoj en la vilaĝo, kies areo estas malmulta, ankaŭ procezoj de produktado estas limigitaj de la spaco.

Vilaĝano Lin Maosheng diris: "Ni ĉefe produktas krudan teon, kies profito estas tre malmulta, kaj ni gajnas nur etan prilaboran enspezon. Tial urĝas nun por ni norma fabriko."

La problemo estas klara. Do la vilaĝa registaro invitis teknikistojn kaj fakulojn de rilataj fakoj por elpensi solvon en altigo de kvalito, norma produktado kaj formo de marko.

Feng Jian servas kiel gvidanto por revigligo de kamparo en Tanyang. Li diris, "Ni helpas lokanojn kun kondiĉoj normaligi siajn fabrikojn. Ni ankaŭ planas konstruon de eta prilaborejo de teo, celante per normaligo de konstruado de fabrikoj kombini tradician metiarton kaj modernan scienc-teknikon, altigi kvaliton de teo kaj formi proprajn markojn de te-kamparanoj."

Nun en vilaĝo Tanyang troviĝas domo por interreta rekta vendado kaj centro pri trejno de te-teknikoj, ankaŭ planas konstrui tean industriejon kaj parkon kun la temo de tea kulturo. Komence de 2023 ekfunkciis butiko de la vilaĝo pri kulturaj kaj turismaj produktoj rilataj al teo. Sur la vojo de ĉiuflanka akcelado de revigligo de kamparo, la vilaĝo ne nur grandigis sian tean industrion, sed ankaŭ akcelis najbarajn 23 vilaĝanojn disvolviĝi en grupo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree