Gajno de iuj landoj el diskriminacio al ĉinaj turistoj ne kovras perdon
Yu Publikigita: 2023-01-19 15:15:10

Post kiam Ĉinio eniris la novan fazon de la prevento kaj regado de la epidemio KOVIM-19, la personaraj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj fariĝis pli oportunaj, kaj tio estas ĝenerale bonvenigita de la internacia komunumo. Ekzemple, vicĉefministro kaj aliaj altrangaj oficialuloj de Tajlando persone bonvenigis ĉinajn turistojn ĉe la Bangkoka Internacia Flughaveno, kio estis raportita de amaskomunikiloj. Tamen, iuj kelkaj landoj, ignorante sciencon kaj faktojn, adoptis diskriminaciajn enirlimigojn al ĉinaj turistoj, kio metis obstaklon al tutmonda kunlaboro en la batalo kontraŭ la epidemio. La respondo de Ĉinio estis farita sur la bazo de reciprokeco kaj laŭ aktuala situacio ne nur por protekti la legitimajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj civitanoj, sed ankaŭ por konservi necesan medion por normalaj interŝanĝoj kaj kunlaboro inter landoj.

Inter la landoj, kiuj diskriminacie traktas ĉinajn turistojn, Usono, Japanio kaj Sud-Koreio estas reprezentantoj. Usono komencis enirlimigajn rimedojn kontraŭ ĉinaj turistoj la 5an de januaro. Japanio komencis efektivigi novajn kontraŭepidemiajn postulojn por pasaĝeroj el Ĉinio la 8an de januaro. Sud-Koreio anoncis, ke de la 2a ĝis la 31a de januaro, ĝi ĉesos doni al ĉinaj civitanoj vizojn por mallongtema vizito al la lando, kaj decidis portempe haltigi la planon pri pliigo de flugoj el Ĉinio.

Estas ĝenerale konate, ke Japanio kaj Sud-Koreio estas proksimaj najbaroj de Ĉinio, kaj estas strikte ligitaj ekonomie kun ĝi. Tial la du landoj havas neniun kialon rifuzi normalajn personarajn interŝanĝojn kun Ĉinio. Tamen, ne estas hazarde, ke Japanio kaj Sud-Koreio kiel ĉefaj aliancanoj de Usono en Azio adoptis limigajn rimedojn kontraŭ ĉinaj turistoj tuj post Usono sub la fono de la usona strategio Hind-Pacifiko. Iliaj pretekstoj kiel “scienca prevento de epidemio” kaj “protekto de nacianoj” estas tre dubindaj.

Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio kiel proksimaj najbaroj bone kunlaboris en la batalo kontraŭ KOVIM-19 en la pasintaj tri jaroj. Apero de la demando pri enirlimigoj estas bedaŭrinda, tamen Ĉinio estas senkulpa. Fronte al la nova situacio en prevento kaj regado de KOVIM-19, Japanio kaj Sud-Koreio devas respekti sciencon, nuligi diskriminaciajn limigajn rimedojn kontraŭ Ĉinio kaj rekomenci normalajn personarajn interŝanĝojn kiel eble plej baldaŭ. Se tiuj landoj okupiĝas pri politika manipulado profite de la okazo, la rezulto rompos la ĝeneralan situacion de interŝanĝoj kaj kunlaboro inter landoj. Kio estas pli grava? Ili devas havi klaran konsideron kaj ne plu erari.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree