CGTN okazigis seriajn mediatajn forumojn kun alilandaj amaskomunikiloj
Mirinda Publikigita: 2023-01-19 15:08:12

Lastatempe CGTN de Ĉina Komunikila Grupo kunlabore kun pli ol 10 amaskomunikiloj en la mondo, sukcese okazigis du amaskomunikilajn forumojn “Klarvide: Respondeco kaj forto de amaskomunikiloj en tutmonda batalo kontraŭ epidemio” kaj “Klarvide: Ni kune antaŭneiru kaj kune akcelu revigligon”. Raportistoj de ĉefaj amaskomunikiloj kaj konataj specialistoj el Usono, Britio, Aŭstralio, Pakistano, Filipinoj, Kamboĝo, Kenjo, Niĝerio kaj aliaj landoj kaj regionoj kaj famaj erudiciuloj partoprenis en la forumoj. Gastoj opinias, ke kiel granda lando kun 1,4 miliardoj da loĝantoj, en la pasintaj tri jaroj en batalo kontraŭ la epidemio, Ĉinio maksimume protektis la sekurecon de la popola vivo kaj samtempe efike subtenis la internacian batalon kontraŭ epidemio. Optimumigo de preventaj rimedoj de Ĉinio utilas al vigligo de disvolvo de diversaj industrioj de la mondo kaj liveros fortan movforton al ekonomia revigligo. 

Mubarak Mugabo, produktanto de uganda amaskomunikila grupo Perspektivo vivis en Ĉinio inter 2020 kaj 2022. Li diris, ke la kritikoj de okcidentaj amaskomunikiloj kaj politikistoj pri Ĉinio ne rilatas al la politikoj, sed al tiu lando. La rakonto de okcidentaj amaskomunikiloj pri Ĉinio ĉiam estas negativa. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree