Liu He interparolis kun usona financa ministro
Mirinda Publikigita: 2023-01-19 14:03:49

Antaŭtagmeze de la 18a de januaro ĉina vicĉefministro, ĉefo de la ĉina teamo de ampleksa ekonomia dialogo inter Ĉinio kaj Usono Liu He interparolis kun usona financa ministro Janet L. Yellen en Zuriko, Svisio. La du flankoj faris profundan, malkaŝeman kaj praktikan interŝanĝon pri efektivigo de gravaj konsentoj atingitaj de du ŝtatestroj en la renkontiĝo en Bali-insulo, tutmonda kaj dulanda makroskopa ekonomia kaj financa situacio kaj traktado de komunaj defioj de la mondo kaj la interparolo estas konstruiva.

Ambaŭ flankoj opinias, ke la monda ekonomia revigligo situas en ŝlosila momento, la du flankoj devas fortigi kunordigon kaj komunikadon pri makroskopaj politikoj, kaj kune trakti defiojn en ekonomio kaj financo, kio favoras por la du landoj kaj la tuta mondo. La du flankoj aprobis gravecon de daŭripova financa kunlaboro, konsentis fortigi kunlaboron kadre de UN, G20, APEK kaj aliaj multflankaj framoj, kaj konsentis plue subteni verdan kaj malaltkarbonan disvolvon kaj ekonomian transformiĝon de emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj. Ĉinio esprimis sian zorgon pri usonaj priĉinaj politikoj en ekonomio, komerco kaj tekniko kaj esperis, ke la usona flanko donos atenton al influo de tiuj politikoj al ambaŭ flankoj.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree