La Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio de Ĉinio ĵaŭde publikigis blankan libron titolitan "Verda Disvolviĝo de Ĉinio en la Nova Epoko". La blanka libro celas prezenti plenan bildon pri la ideoj, agoj kaj atingoj de Ĉinio en verda disvolviĝo en la nova epoko, kaj dividi kun la mondo ĝian sperton tiurilate.
La blanka libro, krom la antaŭparolo kaj konkludo, estas dividita en sep partojn, nome “firma devontigo al la vojo de verda disvolviĝo”, “formiĝo de la baza verd-teritoria aranĝo”, “reĝustigo kaj plibonigo de industria strukturo”, “vasta aplikado de verdaj produkt-metodoj”, “medi-amika vivmaniero fariĝis furoro”, “plibonigo de institucioj kaj mekanismoj pri la verda disvolviĝo” kaj “konstruado de la Tero en la belan hejmon”.
La blanka libro emfazas tion, ke Ĉinio senŝanceliĝe sekvos la vojon de verda disvolviĝo, progresigos ekologian civilizacion, antaŭenigos realigon de pli altkvalita, pli efika, pli egala, pli daŭripova kaj pli sekura disvolviĝo, kaj faros verdan disvolviĝon la plej distinga, dika kaj fidinda fono de bela Ĉinio, por ke la popolo povu ĝui la belecon de la naturo kaj vivo en la verdaj montoj kaj klaraj akvoj.
La blanka libro atentigas, ke estas la komuna respondeco de ĉiuj landoj protekti la ekologian medion kaj antaŭenigi daŭripovan disvolviĝon. Ĉinio volas labori kun la internacia komunumo por firmigi la fundamenton de ekologia civilizacio, sekvi la vojon de verda disvolviĝo, protekti la hejmon de la verda Tero kaj fari la mondon pli pura kaj pli bela.