Komencaj tagoj antaŭ ekstudo en Pekino
CHOI Man Won Publikigita: 2023-01-19 21:28:04

CHOI Man Won, sudkorea esperantisto, kiu studis kaj laboris en Ĉinio por pli ol dek jaroj. Jen estas dua parto de lia rakonto:

Mi trovis ŝancon praktiki Esperanton 2 fojojn antaŭ mia vizito al Ĉinio: la unua estis vojaĝo al Japanio post fino de la militservo, en somero de 1987, kaj la alia estis 3 monata trarigardo en Eŭropo ir-revenante ne malmultajn landojn, kiuj havis tute malsamajn politikan kaj ekonomian sistemojn unu al la aliaj.

La korespondado kun la japana s-ino donis al mi mallongan ĝojon kaj ripozon el pezaj taskoj de mia universitata kariero kaj la militservo. Do mia korespondado kun ŝi daŭris ĝis la lasta momento de ŝia foriro, malgraŭ ke multaj amikoj, kiuj sciiĝis, ke mi lernis ian strangan, neniam aŭditan lingvon de ili, admonis min prefere lerni la anglan. Post la fino de la militservo, ŝi proponis, ke mi vizitu ŝin, kaj mia unufoja vojaĝo al fremdlando realiĝis.

Dum 15 tagoj, mi vizitis Fukuok, Kioto, Osaka kaj Tokio, renkontinte lokajn esperantistojn, mi povis iomete malfortigi la malamon al japanoj, kion koreoj ĝenerale havas pro la japana kruela kolonia regado en la korea duoninsulo 36 jarojn. Ne koree, nek japane sed esperante babilante kun japanaj amikoj, mi tagon post tago malfortigis la abomenon al japanoj, kio estis heredita politike kaj historie en la korea socio de generacio al generacio. “Esperanto”, la lingvo de espero donis al mi pacon psikan.

Se la vojaĝo al Japanio estis la unua praktikado de Esperanto, la vojaĝo al Eŭropo estis memsperto kaj konfirmo de la socialismo reala, kiun mi surtekste legis kaj alprenis kiel gvidilon de mia vivo, sed tiam ĝi estis ŝancelanta kaj falanta. Kvankam pro la maltrankvila sociordo de orient-eŭropaj landoj, por mi estis malfacile kontakti konatajn esperantistojn en tiuj landoj, sed tamen ir-revenante la landojn, kiuj havis tute malsamajn politik- kaj ekonomi- sistemojn, mi ĉirkaŭrigardis miaokule, aŭdis de esperantistoj diversaj kaj de nekonatoj, kiujn mi survoje renkontis kaj sentis mi mem la diferencojn inter la realo kaj la lernolibro. Tio fine igis min decidi denove vojaĝi al Ĉinio por kompreni kaj studi la realan kaj aliforman socialismon kompare al la orienteŭropaj landoj.

Post la simpla adiaŭo kun familianoj kaj geamikoj, ŝajne ke tuj revenis de Ĉinio post duonmonato aŭ monato, mi veturis al la internacia ŝiphaveno InĈeon. La en- kaj el-ŝipiĝaj ordoj en la havendoganejoj de urboj InĈeon kaj Tianjin de Ĉinio estis ege severaj kaj malfacilaj kaj ĝi sciigis min, ke inter Sud-Koreio kaj Ĉina Popola Respubliko ankoraŭ ne havis diplomatiajn rilatojn, kaj ke la vivo en Ĉinio estus ne tiel glata.

Fakte vere timigis min, kiu ekvojaĝonte al Ĉinio ne estis tiaj, kiaj la diferencoj de soci-politikaj sistemoj inter du landoj, sed estis ĉinaj oleecaj manĝaĵoj, kiuj estas tute malsamaj kompare kun koreaj manĝaĵoj, ĉefe vegetaraj kaj fermentitaj, kaj lingva problemo, ĉar mi povis paroli nur simplajn salutvortojn ĉine tiam. Preskaŭ dum unutaga vojaĝo al Tianjin multaj imagoj trapasis mian kapon kun anticipo kaj timo pri novaj vivo kaj cirkonstanco.

Sed trovinte la malgrandan bonvenigan karton, “欢迎,崔挽源先生” kaj “Saluton, S-ro Choi”, papere skribitan, mia timo, kio dumtaga vojaĝo maltrankviligis min, tuj malaperis el mia kapo. Du leŭtenantoj de mararmeo, S-roj Hao kaj Wang, permesite tagan ferion, akceptis min.

Kelkajn tagojn mi tranoktis ĉe la malgranda apartamento de S-ro Hao, vojaĝante la urbon kaj renkontante tieajn esperantistojn tre akceptemajn. Poste mi sciiĝis, ke kiam mi estis gastigata ĉe S-ro Hao, tiam li devis transloĝigi siajn edzinon kaj idon al ŝia patrino, ĉar lia loĝejo nur havis unu dormoĉambron, halon kaj etan kuirejon. 

Pekinon finfine mi atingis trajne kaj mia nova vivo en Pekino komenciĝis. Ĉar tiam inter Sud-Koreio kaj Ĉinio ne havis diplomatian rilaton kaj pro tio ankaŭ mankis kontaktoj kaj interŝanĝoj neregistaraj. Mi preskaŭ neniam povis renkonti koreojn, sed nur malmultajn alilandajn studentojn el Afriko, Sudorient-Azio k.t.p., kiuj estis stipendiataj de la ĉina registaro. Do ĝis antaŭ la komenco de mia studo en la Popola Universitato de Ĉinio, mi kontaktis ĉefe pekinajn esperantistojn krom hazardaj kontaktoj kun la alilandaj studentoj.

Mi diras de tempo al tempo al miaj amikoj koreaj kaj ĉinaj, ke mi estas duona pekinano, ĉar mi ne nur pasigis pli ol 10 jarojn en Pekino, sed ankaŭ dum tiu ĉi tempo, mi formis mian mondkoncepton pristudante la teoriojn kaj praktikajn agadojn de gravaj politikistoj kiel K. Marx, Mao Zedong, Zhou Enlai k.t.p., kio ĝis nun rolas kiel la agadbazo de mia vivo en Sud-Koreio. Precipe mi mem retrospektis miajn vivon kaj agadon dum la universitata kariero kaj demandis min mem, ĉu ĝi estis vere taŭga por la renovigo de la sudkorea socio aŭ ĝi nur sekvis dogmisme la teoriojn de maldekstraj pensiuloj? Kompreneble tiu demando estas ankoraŭ nun ne sufiĉe solvita kaj ofte revekas min, kiu estas kutimiĝanta vole nevole je la ĉiutaga vivo.

Post mia studo en Ĉinio kaj laborante en Sud-Koreio, surrete mi ofte legis/as la nekrologojn de malnovaj kaj veteranaj esperantistoj de Ĉinio, ĉefe la pekinaj, kiel S-roj Laŭlum, Zou Guoxiang, Zhu Mingyi. Ilin mi renkontis en diversaj kunsidoj esperantaj, kaj mi bonŝance povis viziti iliajn loĝejojn private. Ili gvidis min, kiu venis el la lando tre intima je historio kaj kulturo, sed politiko tute malsama kompare kun Ĉinio, tre ĝentile kaj pacience pri Esperanto kaj Ĉinio. Kompreneble ĉi tie ne eblas mencii pli multajn esperantistojn, kiuj helpis mian kutimiĝon al Ĉinio kaj Pekino, kaj pro tio mi diras, ke mia studo en Pekino ne povus imagi sen la helpo de pekinaj esperantistoj.

Ne malmultajn urbojn kaj lokojn vizitis kaj vojaĝis sub la helpo de esperantistoj antaŭ la komenco de mia studo kaj tra tiuj vojaĝoj kaj vizitoj, mi komprenis la diferencaĵojn inter la realo kaj teksto de socialismo. Aldone mi mem travivis la ŝanĝantan kaj evoluiĝantan Ĉinion post la reformo kaj malfermo. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree