Jensen Moreno: Ĉinio estas nia loko de feliĉo
Ĝoja Publikigita: 2023-01-19 08:17:20

Filipina artistino Jensen Moreno laboras en Pekino proksimume dek jarojn, ŝi kaj ŝiaj familianoj estas profunde altirataj de la urbo pro ĝiaj profunda historio kaj oportuna urba vivo.

Jensen: "Ni tre ŝatas pekinan viglecon, en la urbo kolektiĝas multaj talentuloj kaj ekzistas multaj oportunoj, ŝajne nur la ĉielo estas nia plafono. Tiom da interesaj aferoj atendas nin kaj Pekino plenas de oportunoj por diversprofesiaj laborantoj."

Jensen estas artisto kaj servas kiel instruisto de arto en internacia lernejo en Pekino. Liaj pentraĵoj estas kolore brilaj, forme apartaj kaj plenaj de romantikaj imagoj, kaj estis multfoje eksponitaj en diversaj lokoj de Ĉinio.

Jensen kontaktis kun multaj ĉinoj en ekspozicioj, lecionoj kaj ĉiutaga vivo. Ŝi diris, ke ŝi trovis tri karakterizaĵojn de la ĉina popolo, unuiĝon, observadon de regularo kaj progresemon. "En multaj statoj la ĉina popolo estas tre unueca, tre observas regularon, ankaŭ lertas en kapto de oportuno por krei riĉaĵon kaj plibonigi propran vivon. Mi tre admiras progresemon de ĉinoj, ankaŭ multaj ĉinaj komercistoj serĉas oportunon en Filipinoj, ili kaj sin progresigas kaj altigas kunlaboron inter la du landoj.”

Jensen atendas sian estontan laboron kaj vivon en Ĉino. Ŝi esperas, ke ŝia kompanio de dezajno havos pli da klientoj kaj ŝi havos pli da oportunoj repagi Ĉinion. "En 2019 mi fondis mian kompanion pri arta dezajno, mi esperas havi pli da negocoj. Samtempe mi esperas ankaŭ helpi aliajn homojn realigi revon de daŭripova vivo. Mia tuta familio esperas resti en Ĉinio pli longe, ni ŝatas Ĉinion kaj Ĉinio estas la loko de feliĉo por ni."

Jensen donacis siajn verkojn en Qufu-urbo, Shandong-provinco, aprile, 2021.

Verko de Jensen

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree