Kion Ĉinio faris dum pasintaj tri jaroj en batalo kontraŭ epidemio
Mirinda Publikigita: 2023-01-20 19:37:33

La 19a de januaro estas la 11a tago post kiam Ĉinio optimumigis sian epidemian preventon. Laŭ konigo de Nacia Komisiono pri Sano, jam pasis la pinta horo de nombro de malsanuloj en febraj klinikoj, urĝa kuracado kaj enhospitaligitaj krizaj malsanuloj en diversaj provincoj de la lando. Nun reaperis antaŭa okupiteco en diversaj lokoj kaj multaj ĉinaj turistoj vojaĝis eksterlanden, spertante alilandan ĉarmon. Ĉio ĉi dankas al preciza preventado de Ĉinio kaj atestis evidentajn atingojn de Ĉinio en batalo kontraŭ la epidemio de KOVIM-19. 

En la pasintaj tri jaroj, la ĉina registaro plenforte protektis la vivsekurecon kaj sanon de ĉiuj ĉinoj. Kiel granda lando kun 1,4 miliardoj da homoj, tiu atingo jam estas pozitiva kontribuo por la tutmonda batalo kontraŭ la pandemio. Samtempe Ĉinio laŭ la situacio optimumigis siajn preventajn rimedojn. 

En la pasintaj tri jaroj Ĉinio publike kaj travideble dividis epidemiajn informojn kun la internacia komunumo kaj liveris sciencajn atestojn en epidemia preventado kaj esplorado de vakcinoj kaj proviloj. Ĉinio en la unua tempo raportis al la Monda Organizo pri Sano (MOS) la epidemion, en la unua tempo konfirmis la patogenon, en la unua tempo dividis geoordon de virusoj kaj en la unua tempo publikigis kuracan kaj preventan projektojn. Tiuj “unuaj tempoj” enkorpigas altan respondecon de Ĉinio por tutmonda kontraŭepidemia batalo. 

Lastatempe ĝenerala direktoro de la MOS Tedros Adhanom Ghebreyesus esprimis altan aprobon pri klopodoj de la ĉina registaro en traktado de KOVIM-19 kaj dankis Ĉinion pro longtempa interŝanĝo de epidemiaj teknikoj kaj divido de epidemiaj datumoj kun la organizo.

El la ekonomio, en la pasintaj tri jaroj, Ĉinio trovis sian vojon de preciza kaj altefika ampleksa kunordigo de epidemia preventado kaj ekonomia kaj socia disvolvo kaj sukcese fariĝis “lokomotivo” de monda ekonomia revigligo. En 2020, Ĉinio estas ĉefa ekonomio la unua realiganta ekonomian kreskon en la mondo. En 2021 la ekonomia kresko de la lando okupis antaŭan lokon inter ĉefaj ekonomioj en la mondo. En 2022 la ekonomia sumo rompis 120 duilionojn da juanoj, kreskante je 3% kompare kun tiu en la sama periodo de la antaŭa jaro kaj realigis relative rapidan kreskon kompare kun aliaj ĉefaj ekonomioj en la mondo. Estas ĝenerala opinio enlande, ke la ĉina ekonomio en 2023 espereble revigliĝos. Ankaŭ multaj internaciaj investaj bankoj kaj financaj institucioj sinsekve altigis sian anticipon pri ĉina ekonomia kresko.

En la pasintaj tri jaroj vizaĝe al epidemia impulso, solflankismo kaj protektismo, Ĉinio aktive vastigis malfermon kaj forte protektis stabilecon de la industria ĉeno kaj proviza ĉeno de la mondo. En la 16a de januaro, ĝenerala sekretario de la Organizo de Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvo diris bonvenon al optimumigo de kontraŭepidemiaj politikoj de Ĉinio kaj diris, ke tio helpos garantion de efika funkcio de la provizĉeno kaj utilas al mildigo de tutmonda inflacio. 

En trijara batalo kontraŭ la epidemio, la kontribuoj de Ĉinio por la mondo estas vaste videblaj. Kiel ajn iuj okcidentaj politikistoj kaj amaskomunikiloj kalumniis Ĉinion, ili ne povas forviŝi la veron. Nur komuna klopodo de ĉiuj landoj helpos la mondon iri el malhelo kiel eble plej frue. Ĉinio, kiu senĉese revigliĝas, plue antaŭenigos la mondon solidarece batali kontraŭ la epidemio kaj fari “ĉinajn kontribuojn” por monda ekonomia revigligo. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree