Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang ĵaŭde telefone interparolis kun Bakhtiyor Saidov, aganta ministro pri eksterlandaj aferoj de Uzbekio, laŭ peto de la lasta.
Qin diris, ke sub la strategia gvidado de la du ŝtatestroj, ĉina-uzbekaj rilatoj eniris rapidan koridoron de disvolviĝo. Ĉinio volas kunigi manojn kun Uzbekio por bone efektivigi la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj, kaj antaŭenpuŝi ĉiuflankan kaj reciprokprofitan kunlaboron inter la du landoj por pli da atingoj. Li diris, ke firma subteno unu al la alia pri demandoj koncernaj al la kernaj interesoj estas politika bazo kaj kerna esenco de ĉina-uzbekaj rilatoj, kaj Ĉinio senŝanceliĝe subtenos plu la sendependan disvolviĝon de Uzbekio kaj oponos eksteran intervenon en ĝiajn internajn aferojn.
Saidov diris, ke li volas fari komunajn klopodojn kun Qin por firmigi la amikecon de la du landoj kaj antaŭenpuŝi kunlaboron en diversaj kampoj por novaj atingoj. Saidov diris ankaŭ, ke Uzbekio firme persistos pri la politiko de unu Ĉinio, tenos poziciojn tre akordajn kun Ĉinio pri demandoj koncernaj al regiona sekureco kaj stabileco, kaj firme subtenos plu unu la alian pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj.