Ĉina kaj irana ministroj pri eksterlandaj aferoj vokas por pli strikta kunlaboro
Yu Publikigita: 2023-01-20 19:39:29

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang telefone konversaciis kun sia irana paralelulo Hossein Amir-Abdollahian ĵaŭde laŭ peto de la lasta.

Qin diris, ke Ĉinio ĉiam rigardas ĉina-iranajn rilatojn el strategia kaj longtempa perspektivo, kaj volas labori strikte kun Irano por bone efektivigi la gravan konsenton atingitan de la gvidantoj de la du landoj, antaŭenigi ampleksan kunlaboron de la du landoj, kaj tiel antaŭenpuŝi ĉina-iranan ampleksan strategian partnerecon por solida progreso.

Qin diris, ke Ĉinio subtenas Iranon en protekto de nacia suvereneco kaj teritoria integreco, kaj volas labori kun Irano por subteni bazajn normojn regantajn internaciajn rilatojn, inkluzive de la principo de ne-interveno en la internajn aferojn de aliaj landoj, konservi la komunajn interesojn de evoluantaj landoj kaj protekti internacian senpartiecon kaj justecon.

Amir-Abdollahian esprimis sian volon starigi kaj konservi striktan kunlaboron kun Qin por antaŭenigi la disvolviĝon de duflankaj rilatoj. Li aldonis, ke Irano laboros kun Ĉinio por efektivigi la planon pri ampleksa kunlaboro inter la du lando, kaj daŭre firme subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj ankaŭ teritoria integreco kaj suvereneco.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree