Ĉina prezidanto Xi Jinping, nome de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj la Ŝtata Konsilio, esprimis salutojn de la Printempa Festo al ĉiuj ĉinoj vendrede en akcepto en Pekino.
Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris paroladon en la kunveno en la Granda Popola Halo, salutante la ĉinan popolon de ĉiuj etnogrupoj, samlandanojn en Honkongo, Makao kaj Tajvano, kaj transmarajn ĉinojn.
Ĉi-jara Printempa Festo, aŭ la ĉina lunkalendara novjaro, falas en la 22an de januaro.