Spekti la vesperon de Printempa Festo dum la tradicia festo estas nemankebla ceremonio de ĉinoj en la jaro. Eble vi jam konis la moron de ĉinoj manĝi ĝjaŭzi-ojn dum la Printempa Festo. Tamen ni ankaŭ havas alian nemankeblan manĝeton kiam ni spektas la Printempfestan Vesperon, kiu estas melonsemo.
Mi iam aŭdis la diron, ke se vi ne povas distingi ĉinojn el koreoj kaj japanoj, la plej facila rimedo estas doni al li melonsemojn, kaj la ĉinoj nepre venkos en la dentfendado de melonsemoj.