Speciala “Vespermanĝo” dum Printempa Festo
Pluveta Publikigita: 2023-01-21 21:09:44

Hodiaŭ estas la antaŭvespero de Printempa Festo 2023. Nun estas elsendata la televida prezentado de Printempa Festo 2023 de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) por tutmondaj spektantoj.

Kiel speciala kultura “vespermanĝo” por ĉinoj, la televida prezentado en la vespero antaŭ la Printempa Festo, aŭ la ĉina lunkalendara novjaro, jam pretas! Hieraŭ jam publikiĝis listo de programoj de la vespero. Baldaŭ ni dividos kun vi enhavon de la televida spektaklo.

La talismano de la Vespero de ĉijara Printempa Festo "Kuniklo Yuanyuan" enhavas la signifon kaj belecon de la zodiako “kuniklo” en la tradicia ĉina kulturo. Okaze de la Printempa Festo la talismano "Kuniklo Yuanyuan" aperis ĉe la Televidturo de Ostankino, la orientila konstruaĵo en Moskvo. La dulingvaj bondeziroj de "Rusio deziras al la ĉina popolo feliĉan Printempan Feston" kaj "Aŭspicion en la Kunikla Jaro" estas montritaj sur la turo, reflektante la amikecon inter la ĉina kaj rusa popoloj.

La diskoniga videaĵo de la Vespero de ĉijara Printempa Festo de ĈKG estis prezentita ankaŭ ĉe la Imperia Ŝtata Konstruaĵo en Novjorko, la orientila konstruaĵo en Recife, Brazilo, kaj en teatroj kaj aliaj lokoj en Usono.

La 18an de januaro laŭ la loka tempo, ankaŭ ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres donis salutojn por la ĉina lunkalendara festo – la Printempa Festo. Li diris, ke okaze de alveno de la Jaro de Kuniklo, li ĝoje sendas la plej sincerajn salutojn. Kuniklo simbolas viglecon kaj spritecon, kiuj estas la karakteroj de la homaro por venki malfacilojn kaj defiojn.

La temo de la televida prezentado estas "Prospera Ĉinio en Nova Epoko, Pli Bona Vivo en Ŝanĝiĝanta Situacio". La nova epoko estas la epoko de luktantoj, kaj pli bona vivo estas atingita ankaŭ per lukto. En la televida spektaklo, reprezentantoj el diversaj profesioj, ekzemple ekspresantoj kaj medicinistoj kolektiĝos en la sceno.

Ili estas ordinaraj homoj, same kiel vi kaj mi.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree