Vespero de Printempa Festo 2023 de ĈKG kovras 11 miliardojn da homoj
Qiujieming Publikigita: 2023-01-22 18:21:00

La televida prezentado en vespero antaŭ la Printempa Festo 2023 de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) prezentis grandiozan kulturan festenon al ĉinoj tra la tuta mondo kun altkvalitaj programoj,  teknologiaj novigoj plenaj de brilaĵoj kaj belaj artaj efikoj. Ĝis 2:00 de la 22a de januaro, la prezentado de Printempa Festo 2023 estis spektata entute je 11,011 miliardoj da homfojoj per ampleksa kovro de platformoj, el kiuj junaj uzantoj aĝaj de 15 ĝis 44 jaroj konsistigis 50,51%.

Ĉe televida platformo, la totalaj procento de taksa nombro atingis 20,61%; ĉe novmediataj platformoj, la skalo de rekta elsendo atingis 766 milionojn, kreskante je 64% ol tiu de la pasinta jaro.

Angla, hispana, franca, araba kaj rusa kanaloj de CGTN (Ĉina Tutmonda Televido-Stacio) kaj novmediataj platformoj en 68 lingvoj de ĈKG, interligante kun eksterlandaj amaskomunikiloj de pli ol 1 000 amaskomunikiloj el 173 landoj kaj regionoj inkluzive de Usono, Kanado, Francio, Germanio, Italio, Hispanio, Aŭstralio, Rusio, Japanio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Singapuro, Turkio, Sud-Afriko, Kenjo kaj tiel plu, rekte elsendis kaj raportis la Vesperon de Printempa Festo 2023 samtempe. Ĝis la 8:00 de la 22a de januaro, CGTN publikigis entute 1 908 raportojn rilatajn kun ampleksa kovro de platformoj, kun tutmonda spektado de pli ol 277 milionoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree