Qin Gang telefone konversaciis kun afgana aganta ministro pri eksterlandaj aferoj
Pluveta Publikigita: 2023-01-22 18:02:50

Laŭ retejo de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, la 21an de januaro Qin Gang, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, telefone konversaciis kun Amir Khan Muttaqi, aganta ministro pri eksterlandaj aferoj de la afgana provizora registaro.

Qin Gang diris, ke okaze de la Printempa Festo Ĉinio alte atentas la sekurecon de ĉinaj personoj, institucioj kaj projektoj en Afganio. Qin esprimis esperon, ke Afganio prenos fortajn rimedojn por garantii ilian sekurecon.

Muttaqi donis al la ĉina popolo festajn bondezirojn esprimante, ke Afganio neniam permesos al iu ajn forto uzi la teritorion de Afganio al agadoj, kiuj subfosas la amikecon inter Afganio kaj Ĉinio kaj damaĝas la interesojn de Ĉinio. Afganio decideme batalos kontraŭ ĉia terorismo kaj prenos efikajn rimedojn por certigi la sekurecon de la ĉinaj personoj kaj institucioj en Afganio.

Qin Gang diris, ke Ĉinio alte atentas la disvolviĝon de la bonnajbaraj kaj amikecaj kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj Afganio, ĉiam respektas la sendependecon, suverenecon kaj teritorian integrecon de Afganio, respektas la sendependajn elektojn faritajn de la afgana popolo, respektas religiajn kredojn kaj etnajn kutimojn de Afganio, neniam intevenas en la internajn aferojn de Afganio, kaj neniam serĉas ajnan memintereson, neniam serĉas la tiel nomatan influsferon. Ĉinio subtenas la afganan provizoran registaron en konstruado de larĝa kaj inkluziva politika strukturo, efektivigo de modestaj kaj solidaj enlandaj kaj eksteraj politikoj, batalo kontraŭ terorismo kun ĉiaj formoj kaj konservado de amikaj interŝanĝoj kun aliaj landoj, precipe kun najbaraj landoj. Ĉinio donas simpation al la suferoj de la afgana popolo kaj volas doni pli da helpo por la ekonomia kaj socia disvolviĝo de Afganio kaj la plibonigo de la popola vivteno.

Muttaqi diris, ke la afgana provizora registaro observas la principon de unu Ĉinio, subtenas la suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio, bonvenigas Ĉinion ludi pli gravan rolon en internaciaj kaj regionaj aferoj, kaj esperas plifortigi interŝanĝon kaj kunlaboron kun Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree