Kelkaj gravaj personoj de internacia komunumo donis festan bondeziron al ĉina popolo
Selena Publikigita: 2023-01-23 15:41:22

Ĉe la Printempa Festo, ŝtatestroj de kelkaj landoj kaj respondeculo de internacia organizo esprimis festajn salutojn al la ĉina popolo, dezirante, ke la ĉina popolo havu feliĉan Printempan Feston.

Zimbabuva prezidento Emmerson Dambudzo Mnangagwa esprimis deziron, ke la ĉina popolo havu sanon, prosperan karieron, fortunon kaj feliĉon en la nova jaro. 

Srilanka prezidento Ranil Wickremesinghe diris, ke ĉinoj en diversaj lokoj de la mondo kutimas celebri la Printempan Feston, kio faris la Printempan Feston tutmonda spektaklo. Li deziras al la ĉinaj popolo kaj registaro havi prosperon en la jaro de kuniklo.

Kristalina Georgieva, prezidanto de Internacia Mona Fonduso, esprimis festan bondeziron al la ĉina popolo kaj ĉinaj laborantoj en la Internacia Mona Fonduso. Ŝi deziras, ke ili kaj iliaj familianoj kaj amikoj havu fortunon, sanon kaj feliĉon en la jaro de kuniklo. Ŝi sincere esperas, ke en la nova jaro, la mondo kune laboros por solvi komunajn defiojn kaj kune iros sur la vojon de prospero, kiu profitigos ĉiujn popolojn.  

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree