Investo de Ĉinio en esplorado kaj ekspluatado superis 3 duilionojn da juanoj en 2022
Qiujieming Publikigita: 2023-01-23 19:39:02

Laŭ la donitaĵoj publikigitaj de ĉina Nacia Buroo de Statistiko (NBS), la tuta investo de Ĉinio en esplorado kaj ekspluatado kalkuliĝis al preskaŭ 3,090 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 456 miliardoj da usonaj dolaroj) en 2022, pliiĝante je 10,4 procentoj kompare kun tiu en 2021.

NBS diris, ke post dekalkulo de prezaj faktoroj, la investo en esplorado kaj ekspluatado de Ĉinio en 2022 altiĝis je 8 procentoj kompare kun 2021.

La totala investo de Ĉinio en esplorado kaj ekspluatado konsistigis 2,55 procentojn de ĝia malneta enlanda produkto pasintjare, pli multe je 0,12 procentpunkto ol la antaŭa jaro.

La donitaĵoj montris, ke la investo en baza esploro estis 195,1 miliardoj da juanoj pasintjare, pli alta je 7,4 procentopunktoj ol la pasinta jaro okupante 6,32 procentojn de la totala investo en esplorado kaj ekspluatado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree