Macron alvokis Francion kaj Germanion esti pioniroj en eŭropa refundamentado
Selena Publikigita: 2023-01-23 15:43:46

Dimanĉe franca prezidento Emmanuel Macron intervidiĝis kun germana ĉefministro Olaf Scholz en Elizea Palaco. Dum la renkontiĝo, ili diris, ke Germanio kaj Francio ludas rolon de “pioniroj” en Eŭropo. Ili ankaŭ menciis, ke ili plu subtenos Ukrainion. 

Scholz diris, ke ne nur en la pasinteco, sed ankaŭ en la estonteco, Germanio kaj Francio estu kiel pioniroj de Eŭropo, kiuj transformas diferencon al integriĝo, gvidas kaj akcelas integrecon de Eŭropo. Ankaŭ Macron alvokis Francion kaj Germanion esti “pioniroj en eŭropa refundamentado” kaj speciale montris, ke Eŭropo tre bezonas starigi novan formon de energio kaj kuraĝigi novigon kaj teknologion en la estonteco. Li diris, ke en kampoj de nacidefendo, aerspaco kaj diplomatiaj aferoj, EU devas fariĝi ampleksa geopolitika potenco per propra efektiva forto.

Pri la rusa-ukraina demando, la du ŝtatestroj promesis, ke Francio kaj Germanio subtenu Ukrainion en necesa kondiĉo. Ili alvokis eŭropajn landojn unuiĝi por defendi sian pacon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree