10 homoj mortis, 10 vundiĝis en amaspafado en urbo proksima al Los-Anĝeleso
Selena Publikigita: 2023-01-23 15:22:24

Laŭ informo de la loka polico de Los-Anĝeleso en dimanĉo, en la vespero de la 21a de januaro, almenaŭ 10 homoj estis mortigitaj kaj 10 vunditaj pro la amaspafado en la urbo Monterey Park. 

Respondeculo de la loka polico de Los-Angeleŝo diris al amaskomunikiloj, ke la pafado okazis en la 22a minutoj post la 10a horo vespere en sabato. Pafisto mitralis homojn en iu dancejo. 10 homoj estis tuj mortigitaj, kaj vunditoj estis senditaj al proksima hospitalo, inter ili kelkaj estis serioze vunditaj. Nun estas nebula la motivo de pafisto.

Dum la pafado, proksima loĝkomunumo celebris ĉinan lunkalendaran novjaron, kiu altiris al si alvenon de dek miloj da homoj. La loka polico jam deklaris nuligi la celebran aktivecon en dimanĉo.

Laŭ usonaj mediatoj, tio estas la plej severa pafado de Los-Anĝeleso en la lastaj dek jaroj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree