Rusa Ministro pri Eksterlandaj Aferoj vizitis Sud-Afrikon kaj interparolis kun lia paralelulo
Ema Publikigita: 2023-01-24 16:32:14

Lunde en Pretorio, la administra ĉefurbo de Sud-Afriko, Naledi Pandor, ministro pri internaciaj rilatoj kaj kunlaboro de Sud-Afriko, gastigis vizitantan rusan ministron pri eksterlandaj aferoj Sergey Lavrov kaj ili faris duflankan interparolon. Tio estas la unua vizito de Lavrov al Sud-Afriko post eksplodo de la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio.

Lavrov diris en duflanka kunveno lunde, ke li aprezas la neŭtralan starpunkton kaj la opinion de Sud-Afriko, ke Ukrainio kaj la Okcidento respondecas pri la daŭranta konflikto.

Lavrov diris ankaŭ, ke estas bone sciate, ke Rusio subtenas la proponon de Ukrainio pri frua intertraktado en specialaj militaj operacoj, sed Usono kaj Britio, same kiel kelkaj eŭropaj landoj, diris al Ukrainio, ke estas tro frue por fari interkonsenton kun Rusio. Lavrov reasertis, ke la armeaj celoj de Rusio neniam estis direktitaj kontraŭ ukrainaj civiluloj.

Sudafrika ministro pri internaciaj rilatoj kaj kunlaboro Naledi Pandor reasertis, ke Sud-Afriko esperas solvi la konflikton per dialogo kaj diplomatiaj vojoj. "Kiel Sud-Afriko, ni sincere esperas, ke la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio kiel eble plej frue pace finiĝos per diplomatio kaj intertraktado," ŝi diris.

Antaŭe, Pandor diris intervjuate de raportisto de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), "La starpunkto de Sud-Afriko estas, ke landoj devas vivi en paco. Ni kredas, ke disvolviĝo povas esti atingita nur en paca medio. Do ni daŭre urĝas, ke internacia komunumo laboru kun Ukrainio kaj Rusio por persvadi ilin negoci por la rezulto kiu kontentigas ambaŭ landojn kaj certigi la solvadon de iliaj respektivaj sekureczorgoj." Pandor ankaŭ deklaris, ke Sud-Afriko defendos siajn proprajn interesojn, konservos duflankajn rilatojn kun ĉiuj aliaj landoj, liberiĝante de okcidenta regado kaj influo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree