Origino de Printempa Festo
Ĝoja Publikigita: 2023-01-24 08:46:12

La unua tago de jaro laŭ tradicia ĉina kalendaro proksimiĝas al Printempokomenco, la unua sunperiodo de la "24 sunperiodoj" ellaboritaj de ĉinoj laŭ agrikulturaj aferoj kaj etapoj. Ĉinoj rigardas tiun ĉi tagon kiel "novan komencon kaj freŝan universon", ankaŭ plie klarigas ĝin la plej bona tempo por "forlasi malĝojon kaj brakumi novan jaron".

En la antikva Ĉinio troviĝis multaj nomoj por la Printempa Festo, inkluzive de "Yuandan (元旦)", "Yuanri(元日)", "Yuanchen(元辰)", "Yuanzheng(元正)" kaj "Xinzheng(新正)", kiuj signifas Novjaron. Aparte la nomo "Yuandan(元旦)" nun jam estas termino de Novjaro, la unua tago de jaro laŭ la suna kalendaro.

Post la Revolucio de 1911 en Ĉinio estis dividita de la nomoj de la du festoj Printempa Festo kaj Novjaro. En 1911 post longtempa feŭda imperiismo la tiama nankina portempa registaro uzis samtempe kalendarojn la ĉinan tradician kaj okcidentan sunan, kaj portempa prezidento Sun Yat-sen nomis la 1-an de januaro laŭ la suna kalendaro Novjaron kaj la 1-an de januaro laŭ la luna kalendaro Printempan Feston. Septembre de 1949 en la Unua Plena Sesio de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco oni aprobis rezolucion, oficiale alprenante "la sunan kalendaron" kaj nomante la 1-an de la unua monato laŭ la ĉina tradicia kalendaro la Printempa Festo kaj la 1-an de januaro laŭ la suna kalendaro Novjaro, kio daŭras ĝis nun.
Uzo de la suna kalendaro kaj konservo de la luna kalendaro kaj la 24 sunperiodoj, kiuj direktas agrikulturajn aferojn, estas utila esploro por kombini la ĉinan tradician kulturon kaj la okcidentan kulturon.

Distingo de la Printempa Festo kaj Novjaro kaj paralela efektivigo de la luna kaj suna kalendaroj montras kompletigon de ĉina kaj okcidenta kulturoj, enkorpigas lernospiriton kaj kreivan sorbkapablon de ĉinoj pri mondaj elstaraj kulturoj, aperigas inkluzivecon de la ĉina kulturo kaj estas klasika ekzemplo liganta la ĉinan kaj mondan kulturojn.

 


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree