La eksterlanda vojaĝmerkato de Ĉinio revigliĝas en la Printempa Festo
Lucia Publikigita: 2023-01-24 19:29:13

En la unua tago de la Ĉina Lunkalendara Novjaro ĉina turistino Wu atingis Bangkokon, Tajlando, kune kun ŝiaj gepatroj, komencante longtempe atenditan ferion.

"Mi volis vojaĝi al Tajlando kun miaj familianoj antaŭ kelkaj jaroj, sed ĝi estis haltigita pro la pandemio KOVIM-19," Wu diris, kiu loĝas en Hangzhou, ĉefurbo de la ĉina orienta provinco Zhejiang. " kiam la limigoj de eksterlandaj vojaĝoj estis nuligitaj, mi tuj mendis la flugbiletojn al Tajlando kaj plenumis mian promeson."

Ĉar Ĉinio plimalaltigis sian regadon de KOVIM-19 kaj faciligis glatan kaj bonordan transliman vojaĝon de ĉinoj kaj eksterlandanoj komence de januaro, la eksterlanda vojaĝmerkato, kiu estis preskaŭ neaktiva dum la pasintaj tri jaroj, rapide revigliĝis dum la Printempa Festo. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree