Laŭ raporto de usona mediato Kabla Novaĵa Reto (CNN), lunde laŭ la loka tempo en du lokoj ĉe la golfo Half Moon en Kalifornio okazis pafatakoj, almenaŭ sep homoj estis mortigitaj kaj unu estis grave vundita.
La raporto diris, ke unu pafado okazis ĉe la fungobieno kaj la alia proksime de la kamioninstalaĵo. Nuntempe, la kazo estas sub enketo.
La gazetara sekretario de la Blanka Domo Karine Jean-Pierre diris, ke usona prezidento Joe Biden estis informita de la konsilisto pri enlanda sekureco pri la amasa pafado.
Jean-Pierre diris ankaŭ, ke Biden postulis federaciajn policojn doni ajnan necesan helpon al la lokaj aŭtoritatoj.