Kial Printempa Festo fariĝis monda festa signo?
Ĝoja Publikigita: 2023-01-24 08:56:15

Kiel la ĉina tradicia festo kaj komuna kultura moro de la ĉina nacio, la Printempa Festo kontinue riĉiĝas kaj renoviĝas laŭ ŝanĝiĝo de epokoj kaj malsamaj lokoj.

Laŭ tempo, la Printempa Festo originis de "oferado en decembro laŭ la luna kalendaro" en la tempo de praa tribo, formiĝis en la Han-dinastio (206 a.K.–220 p.K.) antaŭ pli ol ducent jaroj kaj disvolviĝis en la Tang-dinastio (618–907 p.K.) kaj Song-dinastio (960-1279 p.K.). Laŭ skribaj notoj la Printempa Festo havas la historion de pli ol du mil jaroj, neniam estis rompita kaj estas unu el la plej antikvaj festoj en la mondo. Samtempe dum la longtempa disvastiĝo, la enhavo de la festo estis kontinue kunfandigita kaj riĉigita de diversaj etnoj de la ĉina nacio. La Printempa Festo atestis grandajn ŝanĝiĝojn okazintajn en Ĉinio, profunde stampis spurojn de la ĉina kulturo, kolektis sangon de la ĉina nacio kaj fine fariĝis la komuna festo de la ĉina nacio.

Laŭ spaco, disvolviĝis la Printempa Festo de meza kaj malsupra basenoj de la Flava Rivero al la tuta teritorio de Ĉinio, disvastiĝis en najbaraj landoj kaj regionoj sekve de ekstera kontaktado kaj fariĝis la grava kultura signo de la orientazia kultura rondo. Nun la Printempa Festo marŝas al la mondo kaj estas la monda festo pro fortiĝo de la ĉina ekonomio kaj kulturo.

Laŭ neplena statistiko, moraj aktivadoj de la Printempa Festo jam eniris en proksimume 200 landojn kaj regionojn de la mondo kaj fariĝis landa aŭ urba legaliza festa ferio en proksimume 20 landoj, inkluzive de Vjetnamio, Demokratia Popola Respubliko de Koreio, Sud-Koreio, Filipinoj, Indonezio, Malajzio, Singapuro, Kanado, Usono kaj Maŭricio.

Germana fama historiisto kaj filozofo Oswald Arnold Gottfried Spengler diris, "Diversaj kulturoj estas montriĝoj de malsamaj kulturaj animoj." Kiel mora kulturo la Printempa Festo sendas ĝojon, pacon, inkluzivecon, sezonon kaj popolamasan partoprenon kaj proksimigas ĉinojn kaj restajn mondajn popolojn.

Laŭ la historio de ĉina kontaktado kun la mondo, la konstanta maniero de Ĉinio brakumi la mondon estas bonkora, amika, sincera kaj civiliza, kun pli multa donaco ol postulo, pli multa utilo al aliaj ol utilo al ĝi mem, kaj tio estas decidata de la esenco kaj animo de la ĉina civilizacio. Aparte en nuno Ĉinio fariĝis la plej granda komerca partnero de multaj landoj de la mondo, senbride trudiĝis tra la mondo kaj la homaro aparte bezonas komune klopodi, tiam la aktiva brakumo de Ĉinio al la mondo ĝuste estas kontribuo al la mondo.

En tiu ĉi tutmondiĝa epoko, la mondo brakumas Printempan Feston, la gajan, amikan, unuecan kaj reciprokhelpan feston. Kaj kiel tempa celilo kaj kultura signo, la Printempa Festo certe rapidigos procezon de Ĉinio kunfandiĝi kun pluraj kulturoj kaj lerni de aliaj civilizacioj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree