Laŭ la informo de Gazetara Oficejo de Ĉina Homloĝata Spaca Projekto, dum la Printempa Festo, unuafoje okazis speciala fotoekspozicio en ĉina "Spaca Hejmo". Astronaŭtoj de kosmoŝipo Shenzhou-15 faris ĉefan konigon pri la fotoj eksponataj kun la temo "Tutmonda Fotado de Ĉina Kosmostacio Tiangong".
Ĝi estas alia "novjara donaco" donita de la ĉina kosmostacio al la ĉina popolo post la dua Ekspozicio de Pentraĵoj pri Tiangong.
La 29an de novembro de 2022, ĉi tiuj verkoj eniris en la ĉinan kosmostacion per la homloĝata kosmoŝipo Shenzhou-15. Astronaŭtoj el Shenzhou-15 diris, ke ĉiuj ekspoziciitaj fotoj estis klasikaj momentoj kaptitaj de fotistoj sur la tero kiam la ĉina kosmostacio pasis, kun unikaj anguloj kaj spritaj konceptoj.