La ĝusta signifo de "origin-spurado de viruso"
Ema Publikigita: 2023-01-25 17:39:10

Kevin McCarthy, respublikano en Usono, ĵus elektita kiel prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj de Usono, ripetis  la malnovan aferon de "origina spurado de la viruso". En lia unua parolado post elektiĝo, li deklaris starigon de ambaŭpartia komisiono por enketo pri la origino de la nova kronviruso.

La origino de la nova kronviruso estas serioza scienca afero. En marto 2022, la Monda Organizo pri Sano jam faris konkludon, ke la nova kronviruso estis "ege neverŝajne" ellasita el laboratorio. Tio, pri kio usonaj politikistoj, inkluzive de McCarthy, vere devus zorgi, estas ĝuste enketo pri la danĝeroj de biologiaj agadoj de malbonfamaj biologiaj laboratorioj, ekzemple laboratiorioj de Fort Detrick kaj de la Universitato de la Norda Karolino, kaj dono de klarigo al la usona popolo kaj la homoj de la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree