Xi faras videan paroladon en la sepa pintkunveno de KLAKŜ
Henggang Publikigita: 2023-01-25 19:49:28

La sepa Pintkunveno de la Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (KLAKŜ) marde okazis en Bonaero, ĉefurbo de Argentino. Laŭ invito de prezidento Alberto Fernandez de Argentino, la rotacianta prezidanto de la KLAKŜ, ĉina prezidanto Xi Jinping faris videan paroladon en la pintkunveno.

Prezidanto Xi rimarkis, ke latin-amerikaj kaj karibaj landoj estas gravaj membroj de la evoluanta mondo. Ili ankaŭ aktive partoprenas en tutmonda regado kaj faras gravajn kontribuojn al ĝi. La KLAKŜ kreskis por esti nemalhavebla mova forto malantaŭ tutmonda Sud-Suda Kunlaboro. La KLAKŜ ludis gravan rolon en protektado de regiona paco, antaŭenigo de komuna evoluo kaj antaŭenigo de regiona integriĝo.

Xi asertis, ke Ĉinio ĉiam subtenas la regionan integrigan procezon de Latin-Ameriko kaj Karibio.

"Ni alte taksas niajn rilatojn kun la KLAKŜ, kaj prenas la KLAKŜ kiel nian ŝlosilan partneron por plifortigi solidarecon inter evoluantaj landoj kaj antaŭenigi Sud-Sudan Kunlaboron. Tial Ĉinio laboras kun latin-amerikaj kaj karibaj landoj por senĉese plifortigi la Forumon de Ĉinio kaj la KLAKŜ kaj preni la rilatojn inter Ĉinio kaj la KLAKŜ en novan epokon karakterizitan de egaleco, reciproka profito, novigo, malfermo kaj avantaĝoj por la popolo," li diris.

Xi diris, ke pli kaj pli da landoj en la regiono engaĝiĝis en altkvalita kunlaboro de la Zono kaj Vojo kun Ĉinio, subtenis kaj partoprenis la Tutmondan Disvolvan Iniciaton kaj la Tutmondan Sekurecan Iniciaton, kaj laboras kun Ĉinio por konstrui komunumon de Ĉinio kaj Latin-Ameriko kaj Karibio kun komuna estonteco.

Li asertis, ke la mondo estas en nova periodo de turbuleco kaj transformiĝo. "Ni povas nur trakti la defiojn kaj trapasi ĉi tiun malfacilan tempon per pli granda solidareco kaj pli proksima kunlaboro," li diris.

Li aldonis, ke Ĉinio pretas labori plu kun latinamerikaj kaj karibaj landoj por helpi unu la alian kaj progresi kune, kaj pledi "pacon, disvolviĝon, egalecon, justecon, demokration kaj liberecon" -- la komunajn valorojn de la homaro.

Xi diris, ke Ĉinio pretas kunigi manojn kun latinamerikaj kaj karibaj landoj por antaŭenigi mondajn pacon kaj disvolviĝon, konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro kaj malfermi eĉ pli brilan estontecon por la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree