Merkrede la franca Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj anoncis la revokon de sia ambasadoro al Burkino. La franca Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris al la amaskomunikiloj tiutage, ke konsiderante la lastan situacion en Burkino, ĝi decidis revoki la ambasadoron al Burkino por interŝanĝi opiniojn pri la nuna situacio kaj estonteco de duflanka kunlaboro de la du landoj.
Lunde la transira registaro de Burkino anoncis elvalidiĝon de la interkonsento subskribita kun Francio en 2018 por garnizoni francajn trupojn en Burkino. La franca Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj deklaris, ke marde ĝi ricevis tiun ĉi oficialan skriban sciigon de la transira registaro de Burkino.