Ĉinio: pacokonstruado devas preni disvolviĝon al prioritata pozicio
Shanshan Publikigita: 2023-01-27 18:28:09

La 26an de januaro, Zhang Jun, konstanta reprezentanto de Ĉinio ĉe Unuiĝintaj Nacioj faris parolon en la malferma debato de la Sekureca Konsilio de UN pri Pacokonstruado, emfazante, ke pacokonstruado devas preni disvolviĝon al prioritata pozicio.

Zhang Jun diris, ke pacokonstruado estas grava parto por atingi longdaŭran pacon, kaj ĝi estas eĉ pli grava sub la nuna situacio. Li diris, ke la laboro de pacokonstruado devas preni disvolviĝon al prioritata pozicio. Por multaj landoj, evoluo estas la baza rimedo por solvi diversajn defiojn. Oni devas koncentrigi resursojn por mildigi malriĉecon, garantii popolan vivtenon, popularigi edukadon, publikan sanon kaj aliajn kampojn kaj subteni industriigon, agrikulturon kaj modernigon de infrastrukturo. Evoluintaj landoj devas serioze plenumi siajn oficialajn promesojn pri disvolva helpo kaj financosubteno pri klimato, kaj kompensi historiajn ŝuldojn. Internaciaj financaj institucioj devas plenumi siajn respondecojn, profunde partopreni en la pacokonstrua laboro kaj plifortigi kunlaboron.

Zhang Jun diris, ke la pacokonstrua laboro devas preni popolon en la centro,  koncentriĝi pri kapablo-konstruado kaj antaŭenigi toleremon kaj unuecon. Ĉinio daŭre subtenos la laboron de pacokonstruado per praktikaj agoj kaj faros kontribuon al longdaŭra paco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree