UN merkrede publikigis raporton Situacio kaj Perspektivo de la Tutmonda Ekonomio 2023, prognozante, ke kresko de la monda ekonomio malpliiĝos de ĉirkaŭ 3% en 2022 ĝis 1,9% en 2023. La raporto ankaŭ prognozis, ke la ĉina ekonomio akcelos regionan ekonomian kreskon.
Ĉinio optimumigis siajn respondajn rimedojn kontraŭ KOVIM-19 kaj prenis rimedojn utilajn al ekonomia kresko, sekve enlanda konsuma postulado altiĝos en la estonta periodo, kaj kresko de la ĉina ekonomio atingos 4,8% en 2023.
La raporto montris, ke kresko de la ĉina ekonomio havas tre gravan influon al multaj landoj de Orienta Azio, kaj revigliĝo de la ĉina ekonomio subtenos kreskon de la regiono.