La 26an de januaro, reĝo Harald V de Norvegio deklaris, ke Norvegio volas daŭre plifortigi kontaktojn kaj interŝanĝojn kun Ĉinio por akceli duflankan amikecan kunlaboron kaj pli bone profiti la du landojn kaj la du popolojn.
Harald V faris ĉi-suprajn rimarkojn akceptante la akreditaĵojn de la nova ĉina ambasadoro en Norvegio, Hou Yue, en la palaco tiutage. Li ankaŭ afable rakontis siajn belajn memorojn pri pluraj vizitoj al Ĉinio kaj siajn personajn sentojn pri disvolvaj atingoj de Ĉinio.
Hou Yue diris, ke kiel nova ĉina ambasadoro en Norvegio, ŝi aktive efektivigos la konsenton atingitan de la du ŝtatestroj kaj antaŭenigos sanan kaj stabilan disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Norvegio en la nova epoko.