Latinamerikaj personuloj alte taksis paroladon de Xi Jinping al 7a pintkunveno de Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibaj Landoj
Mirinda Publikigita: 2023-01-27 15:06:46

La 24an de januaro en argentina ĉefurbo Bonaero okazis la 7a pintkunveno de la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibaj Landoj. Laŭ invito de argentina prezidanto Alberto Fernández kiel deĵoranta prezidantolando de la komunumo, ĉina prezidanto Xi Jinping faris videan paroladon al la pintkunveno.

La parolado estis alte taksita de diversrondaj personuloj de latinamerikaj landoj. Ili opinias, ke la parolado de Xi esprimas zorgon de Ĉinio al disvolvo de la rilatoj kun la komunumo, rigardas la Komunumon de Latinamerikaj kaj Karibaj Landoj kiel gravan partneron por solidigi unuiĝon kun evoluantaj landoj, antaŭenigon de sud-suda kunlaboro kaj donis novan movforton por kune konstrui komunumon kun komuna estonteco por Latinameriko kaj Ĉinio kaj krei pli belan estontecon kune kun la komunumo. 

Estro de perua Akademio pri Internaciaj Leĝoj kaj Internaciaj Rilatoj Miguel Rodriguez Mackay diris, ke prezidanto Xi sendis fortan signalon al latinamerikaj kaj karibaj landoj pri kuna disvolvo kaj fortigo de kunlaboro kaj liveris gravan oportunon al fortigo de kunlaboro kun Ĉinio kaj akcelo de disvolvo kaj prospero. 

Erudiciulo de Argentina Nacidefenda Universitato Gonzalo Tordini diris, ke en la lastaj jaroj la kunlaboro inter la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibaj Landoj kaj Ĉinio estas sud-suda kunlaboro kovras kampojn politikan, ekonomian, kulturan, sciencteknikan, medicinan kaj edukan kaj akiris riĉajn fruktojn. Per kuna konstruado de la Zono kaj Vojo, Ĉinio faris kontribuon por pli ekvilibra disvolvo de landoj de la komunumo kaj estas ekzemplo de sud-suda kunlaboro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree