Ĉinio: Sekvo de reguloj estas ŝlosilo fari konstantan kaj longdaŭran progreson
Shanshan Publikigita: 2023-01-28 19:07:32

La 27-an de januaro en Vieno, ĉefurbo de Aŭstrio, okazis Speciala Konferenco de la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA) pri Buĝeto. La kunveno aprobis la buĝetrevizion de IAEA 2023 kaj rilatajn rezoluciojn prezentitajn de la konsilio. En sia parolado, Wang Chang, estro de la ĉina delegacio, aprezis la kunlaboran spiriton montritan de ĉiuj partioj en la buĝet-revizia diskuto, kaj emfazis, ke sub la nuna situacio, ĉiuj financaj kontribuoj liveritaj de la membroŝtatoj al la agentejo estas ege valoraj. Li esperas, ke la sekretariejo devas science, laŭregule, precize kaj efike uzi  ĉiujn pencojn de la buĝeto, plu alpreni rimedojn por redukti elspezojn kaj pliigi efikecon, certigi la ampleksan kaj bonordan efektivigon de diversaj planoj kaj antaŭenigi la ekonomian kaj socian disvolviĝon de la membroŝtatoj kaj pli bone atingi la celon de la agentejo pri "Atomo por Paco kaj Evoluo".

Wang Chang emfazis, ke Ĉinio kredas, ke se la organizo, la plej grava interregistara internacia organizo en la nuklea kampo, ĉiam strikte sekvos la regulojn kaj plene efektivigos la gravajn konsentojn atingitajn en la diskuto, ĝi povos atingi kontinuan progreson, kaj ludi neanstataŭigeblan rolon. Ĉinio daŭre subtenos la laboron de la agentejo, persistos en la koncepto de komunumo kun komuna estonteco por la homaro, kaj kunlaboros kun la membroŝtatoj kaj la sekretariejo por antaŭenigi la konstantan kaj longdaŭran disvolviĝon de la atomenergia industrio kaj fari novajn kontribuojn al monda paco kaj prospero.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree