Xi gratulas Bob Dadae pro lia reelektiĝo kiel ĝenerala gubernatoro de PNG
Yu Publikigita: 2023-01-28 18:29:31

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede gratulis Bob Dadae pro lia reelektiĝo kiel ĝenerala gubernatoro de Papuo-Nov-Gvineo (PNG).

Xi rimarkigis en sia mesaĝo, ke PNG estas unu el la pacifikaj insul-landoj, kiuj plej frue starigis diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko, kaj la du landoj ĝuas longdaŭran amikecon.

Xi diris, ke nun la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj PNG disvolviĝas sur alta nivelo kun fruktodonaj interŝanĝoj kaj kunlaboro en diversaj kampoj, alportante grandajn avantaĝojn al iliaj popoloj.

Li aldonis, ke li donas grandan gravecon al la disvolviĝo de rilatoj inter la du landoj kaj volas plu klopodi kun Dadae surbaze de pasintaj atingoj por stabila kaj daŭra disvolviĝo de la duflankaj rilatoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree