Pli ol 300 milionoj da enlandaj vojaĝoj faritaj en Ĉinio dum ferioj
Yu Publikigita: 2023-01-28 18:52:24

La ĉina Ministerio pri Kulturo kaj Turismo diris, ke ĉirkaŭ 308 milionoj da enlandaj vojaĝoj estis faritaj en Ĉinio dum la ferioj de ĉi-jara Printempa Festo, pliiĝante je 23,1% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Statistikoj el la ministerio montris, ke enlanda turisma enspezo akirita dum la sep ferioj sumiĝis je 375,8 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 55,52 miliardoj da usonaj dolaroj), pliiĝante je 30% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Entute 10 739 A-nivelaj turismaj vidindejoj, 73,5% de la tutlanda totalo, estis malfermitaj kiel normale dum la ferioj.

La ministerio diris, ke dum la ferioj, ankaŭ diversaj kulturaj kaj turismaj aktivadoj estis okazigitaj tutlande por stimuli noktan konsumon.