Ĉina aviadilo C919 faris unuan flugon en Jaro de la Kuniklo
Shanshan Publikigita: 2023-01-29 18:41:50

La aviadilo C919 de la Ĉina Orienta Flugkompanio, flugnumero MU7817, ekflugis de la Ŝanhaja Hongqiao-a Flughaveno kaj surteriĝis en la Changbei-a Internacia Flughaveno en Nanchang, la ĉefurbo de la ĉina orienta provinco Jiangxi, je 10:30 sabate antaŭtagmeze.

C919 faris du ir-reirajn vojaĝojn inter Ŝanhajo kaj Nanchang, dum kiuj la tuta procezo, inkluzive de enaviadiligo de pasaĝeroj, funkciigo de pilotoj kaj bontenado de aviadilo, estis provita.

"Post la 100-hora kontrola flugo, la Ĉina Civil-Aviada Administracio faros kontrolon kaj ekzamenon al la aviadilo C919 por konfirmi, ĉu la Ĉina Orienta Flugkompanio havas la kapablon subteni la funkciadon de C919," diris Wu Jinjun, direktoro de la Jiangxi-a Produkt-Komandejo en la Ĉina Orienta Flugkompanio.

Wu aldonis, ke post tiu procezo, la Ĉina Civil-Aviada Administracio donos al la Ĉina Orienta Flugkompanio funkciigan permeson en taŭga tempo.

La aviadilo C919, ekspluatita de la Komerca Aviadila Korporacio de Ĉinio, estas la unua enlande ekspluatita granda pasaĝeraviadilo de Ĉinio. Ĝi estas mejloŝtono en la serĉado de Ĉinio pri civilaj aviadiloj projektitaj kaj fabrikitaj enlande.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree