Ŝanhajo, la financa centro de Ĉinio, publikigis novan agadplanon por plibonigi la komercan medion, precipe en la sektoro de ciferecaj servoj.
Laŭ la agadplano, Ŝanhajo optimumigos ciferecajn servojn por registriĝo de entreprenoj kaj starigos unuigitan ciferecan platformon de publikaj dungadaj servoj por altigi efikecon.
Ŝanhajo, kiu havas la plej trafikoplenan havenon de konteneroj en la mondo, plue rapidigos eldoganigon.
Oficialaj datumoj montras, ke dum la pasintaj kvin jaroj, 2,25 milionoj da novaj merkataj entoj estis establitaj en Ŝanhajo, pli multe je 52,7% kompare kun la antaŭaj kvin jaroj.
En 2020, Ĉinio okupis la 31an lokon en la listo publikigita de la Monda Banko laŭ komerca facileco, leviĝante de la 78a loko en 2018.