Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj respondis demandon pri la lastatempa eskalado de la palestina-Israela situacio
Shanshan Publikigita: 2023-01-29 18:35:54

La 29-an de januaro, proparolanto de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj respondis demandon de raportisto pri la lastatempa eskalado de la situacio en Palestino kaj Israelo.

Raportisto demandis: Lastatempe, streĉeco inter Palestino kaj Israelo eskaladiĝis, kaj daŭris perfortaj konfliktoj. La 26-an de januaro, israelaj trupoj perforte interbatalis kun palestinanoj en la cisjordania urbo Jenin, kaj mortigis pli ol dek palestinanojn. La 27-an de januaro, terorisma atako okazis en religia loko en Orienta Jerusalemo, kaŭzante civilajn viktimojn. Kiajn opiniojn la ĉina flanko havas pri tiu ĉi afero?

La proparolanto diris, ke Ĉinio alte atentas la lastatempan eskaladon de la streĉeco inter Palestino kaj Israelo, kaj tre kordoloras pro kaŭzo de viktimoj kaj vunditoj en la konflikto. Ĉinio kondamnas ĉiujn teroristajn atakojn kontraŭ civiluloj kaj kontraŭas troan uzon de perforto. La nuna plej grava afero estas fari ĉion eblan por malvarmigi la situacion, alvoki ĉiujn koncernajn partiojn, precipe la israelan flankon, konservi trankvilon kaj sindetenon por eviti eblan pluan eskaladon aŭ eĉ perdon de regado.

La proparolanto diris, ke la ripetiĝantaj konfliktoj de la du flankoj radikas en tio, ke la "duŝtata solvo" ankoraŭ ne estas efektivigita, kaj la raciaj postuloj de la palestina popolo pri konstruo de sendependa ŝtato ne povas esti realigitaj por longa tempo. La internacia komunumo devas havi pli grandan urĝecon krei kondiĉojn por rekomenci la dialogon kaj intertraktadon inter Palestino kaj Israelo. Ĉinio senĉese klopodos por antaŭenigi ampleksan, justan kaj daŭran solvon de la palestina problemo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree