Vigloplena Printempa Festo alportis varman venton al monda ekonomio
Yu Publikigita: 2023-01-29 16:30:28

Ĉirkaŭ 308 milionoj da enlandaj vojaĝoj estis faritaj en Ĉinio dum la ferioj de la Printempa Festo 2023, pliiĝante je 23,1% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. La enlanda turisma enspezo akirita dum la sep ferioj sumiĝis je 375,8 miliardoj da juanoj pliiĝante je 30% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. Bileteja enspezo de filmoj prezentitaj dum la ferioj atingis 6,758 miliardojn da juanoj, kreskante je 11,89% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. Dum la periodo ankaŭ la nombro de eksterlandaj vojaĝoj de ĉinoj kreskis je 120,5%. La donitaĵoj montris bonan komencon de la ĉina ekonomio en la Jaro de la Kuniklo.”

Tio estis la unua Printempa Festo post kiam Ĉinio anoncis la novan fazon de la prevento kaj regado de KOVIM-19. La "moviĝanta Ĉinio" akcelis sian revenon. La konsiderindaj donitaĵoj montris la grandan viglecon de ĉinoj en konsumado. La retejo de la Konsumantaraj Novaĵoj kaj Komerca Kanalo de Usono citis la raporton de Valorpaperoj de Nomura la 27an de januaro, dirante: "Kun multaj homoj alfluantaj al turismaj vidindejoj, prezentado de fajraĵoj, restoracioj kaj hoteloj, la bridita postulado estas ellasita."

Dum multaj jaroj konsumo estis la ĉefa motoro de la ĉina ekonomio. Tamen, en 2022, kiam KOVIM-19 disvastiĝis, la kontribuo de konsumo al la ĉina ekonomio kalkuliĝis al 32,8%, malpli ol tiu de 50,1% el kapitalo. La Centra Konferenco pri Ekonomia Laboro okazigita fine de la lasta jaro postulis, ke en 2023, renormaligo de ekonomio kaj plivastigo de konsumo estu prioritatigitaj. Kun la eniro de epidemia regado de Ĉinio en la novan fazon, diversaj regionoj adoptis serion da rimedoj, inkluzive de disdono de konsumaj kuponoj kaj okazigo de aĉet-festivalo antaŭ la ĉina novjaro por stimuli konsumon. La ĉina Ministerio pri Komerco difinis 2023 kiel la "jaron por akcelo de konsumo". Pro diversaj faktoroj, ĉi-jare la "ora semajno" de la Printempa Festo denove montris sian efikon, kaj ebligis al la mondo partopreni en la dividendoj de la Printempa Festo.

Kiel fenestro por observo de la ĉina merkato, la konsumo dum ferioj de la Printempa Festo donis bonan komencon al la ekonomio, kio denove montris, ke la fundamento de la konsuma merkato de Ĉinio kun forta elasteco kaj sufiĉa potencialo restas senŝanĝa kaj tendencas al longtempa disvolviĝo. La esplora sekcio de la grupo Goldman Sachs opinias, ke la konsuma sektoro eble fariĝos la plej okulfrapa punkto de la ekonomia kresko de Ĉinio en 2023. La Svisa Bank-Korporacio prognozis, ke la konsumo de Ĉinio evidente resaltos post la Printempa Festo en 2023, kaj ellaso de la trograndsuma deponaĵo kaj plibonigo de la labormerkato devas esti la grava apogo.

Nun la internacia medio restas kompleksa kaj ŝanĝiĝema, kaj la fundamento por la ekonomia renormaligo de Ĉinio ankoraŭ ne estas solida. Multaj klopodoj estas bezonataj por akceli la ĝeneralan plibonigon de la ekonomio. La ĉina popolo estas memfida kaj kapablas plu renormaligi la ekonomion en 2023. Prospero de la konsuma merkato dum la Printempa Festo havis bonan komencon kaj alportis varman venton al la monda ekonomio en malvarmeco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree