Scholz: Necesas singardemo en liverado de armiloj al Ukrainio
Lucia Publikigita: 2023-01-30 19:34:49

Substrekante singardon en liverado de armea helpo al Ukrainio, germana ĉefministro Olaf Scholz diris klare, ke Germanio ne sendos batalaviadilojn kaj surterajn trupojn al Kievo.

En intervjuo farita de germana ĵurnalo Tagesspiegel, publikigita dimanĉe, Scholz sonigis la alarmon de vetarmado inter okcidentaj aliancanoj pro sendado de armiloj al Ukrainio en la daŭranta konflikto kun Rusio.

Scholz diris, "Mi povas nur konsili kontraŭ eniro en konstantan konkurson por superproponi unu al la alia pri armilsistemoj."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree