Usono ne povu unuflanke teni komunikadon, sed aliflanke interveni internajn aferojn de Ĉinio
CMG Publikigita: 2023-01-30 19:31:50

La 30an de januaro Mao Ning, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, tenis regulan gazetaran konferencon. Estis raportisto, kiu faris demandon: Lastatempe proparolanto de la Usona Ŝtata Departemento multfoje menciis la viziton de la usona ŝtatsekretario Antony Blinken al Ĉinio, indikante, ke en la vizito okazos intertraktado kun Ĉinio pri kiel respondece kontroli konkurencon, intensigi kunlaboron flanke de la respondo al transnaciaj defioj, kaj esprimi siajn zorgojn al Ĉinio pri kelkaj aferoj, ekzemple, Tajvano, fentanilo, Ukrainio kaj la Korea Duoninsulo, kian komenton do Ĉinio havas pri tio?

Mao akcentis, ke Ĉinio ĉiam, laŭ la tri principoj metitaj de prezidanto Xi Jinping, tio estas, reciproka respekto, paca vivekzisto kaj kungajno en kunlaboro, disvolvas la dulandajn rilatojn, kaj intertempe Ĉinio neŝanceleble defendas siajn suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn, ke Ĉinio ne evitas nek timas konkurencon; ĝi kontraŭas la dulandajn rilatojn, kiujn oni difinas per konkurenco, kaj la nomon de konkurenco, en kiu tamen agas subpremo.

Mao atentigis, ke la problemo de Tajvano estas la kerna el la kernaj interesoj de Ĉinio, la politika fundamento de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, la unua netranspasebla ruĝa linio, kiun Usono en iu ajn tempo ne provu trarompi.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree