6,1-magnituda tertremo frapis Xinjiang, neniuj viktimoj raportitaj
Lucia Publikigita: 2023-01-30 14:55:59

Laŭ la Ĉina Centro de Seismaj Retoj, 6,1-magnituda tertremo frapis la gubernion Shaya de la urbo Aksu en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de nordokcidenta Ĉinio, je la sepa kaj kvardek-naŭ minutoj matene lunde laŭ la pekina tempo.

La epicentro estis monitorita je 40,01 gradoj norda latitudo kaj 82,29 gradoj orienta longitudo, kun profundo de 50 kilometroj.

Laŭ lokaj aŭtoritatoj, neniuj viktimoj aŭ posedaĵperdoj estis raportitaj ĝis nun.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree