Ĉefpaĝo Lucis Studio

24 Sunaj Periodoj — Malvarmego

Lucia Publikigita:2022-12-30 14:20:52

Dahan, kiu signifas malvarmegon, estas la lasta el la 24 sunaj periodoj. Estas multaj interesaj popolaj agadoj rilataj al ĉi tiu suna periodo, kiel oferado al la dio de kuirejo kaj dio de tero, kaj trinkado de kaĉo kun mikstaj ingrediencoj. La strukturo de la ĉina karaktro Han(寒), kiu signifas malvarmon, ne multe ŝanĝiĝis ekde antikvaj tempoj, kun ĝia supra parto reprezentanta domon, la malsupraj du punktoj starantaj por glacio kaj neĝo, kaj la meza parto simbolanta personon sin apogantan sur pajlo por varmiĝo.

Harbina Glaci-neĝa Mondo

Harbino estas fama turisma urbo de glacio kaj neĝo, kaj la Harbina Glaci-neĝa Mondo estas la vizitkarto por la urbo.

Homoj vizitas la Harbinan Glaci-neĝan Mondon, ĉiujaran glaci-neĝan festivalon, en Harbino, ĉefurbo de la ĉina nordokcidenta provinco Heilongjang. La festivalo komencis provludon en la 17a de decembro, 2022.

Rigardu, ankaŭ Lucia kaj Pankaff estas tie.