Biden: Usono ne provizos Ukrainion per batalaviadiloj F-16
Lucia Publikigita: 2023-01-31 15:50:57

Usona prezidento Joe Biden lunde diris, ke li ne aprobos sendi ĉasaviadilojn F-16 al Ukrainio responde al demando pri la ebleco de tia decido.

La rimarkoj de la prezidento estis faritaj kiam la debato pri ĉu armi Ukrainion, kiu estas en konflikto kun Rusio preskaŭ unu jaron, per okcidentaj ĉasaviadiloj, fariĝis pli kaj pli akra.

Biden tiele diris kiam li revenis al la Blanka Domo de vojaĝo al Baltimoro, Marilando. Biden ankaŭ diris, ke li planas viziti Pollandon sed ankoraŭ ne scias kiam.